Bujdosó Iván: Instruado de la planita lingvo Esperanto (PhD-disertaĵo)
Esperantlingva mallonga
resumo
Esperanto estas planita lingvo. Oni difinas ĝin kiel
hindeŭropa minimuma lingva modelo. La disertaĵo precizigas tiun
difinon je: lingva modelo kun mezeŭropa substrato kaj novlatina leksiko.
Esperanto estas ekzemplo, ke oni povas krei planitan lingvon kaj ĝi
taŭgas por la celoj. La disertaĵo argumentas, ke Esperanto funkcias
kiel vivanta lingvo. (Se oni akceptas scienca kategorio la metaforon: vivanta
lingvo). Se ni serĉas la rimedojn
por solvi la problemon pri la lingvaj problemoj en la mondo, ankaŭ
Esperanto havas lokon apud la aliaj alternativoj: mondangla, lingvo-perantoj,
plurlingveco kaj maŝina tradukado.
La vivrajtecon de planita lingvo donas ĝia facila lernebleco. Tion
pruvi la disertaĵo prezentas unu teorian modelon kaj du praktikajn
ekzemplojn.
Indas prezenti la historion de la lingvoinstruado kaj ene de ĝi
tiun de la instruado de Esperanto, ĉar inter la ŝanĝiĝintaj
cirkonstancoj la teknika evoluo iujn metodojn povas revivigi. La disertaĵo
prezentas la tradiciajn metodojn en la instruado de Esperanto kaj iliajn
variantojn kun nuntempa tekniko.
Se ni rigardas la historion de Esperanto-instruado, estas videbla la
kontraŭdiro inter la sukcesa, tamen instinkta instrua praktiko, la
ĝin konfirmanta teorio kaj la ne tiom sukcesa praktiko produkti
instrumaterialojn (lernolibron, interretan materialon) respektive.
Tiu ĉi kontraŭdiro maturiĝis por esti esplorata kaj
anstataŭita per nova instrua strategio. La disertaĵo argumentas, ke
Esperanto estu instruata en du partoj. La unua parto estu laŭ rekta
metodo, la akiritan lingvoscion oni povas enprofundigi per lingvoekzercado en
iu reala situacio. En la dua parto estu dominanta la gramatika-kontrastiva analizo
mobilizanta ankaŭ la gepatralingvajn konojn. El tiu ĉi vidpunkto la
disertaĵo trarigardas la sciencajn verkojn pri la metodiko de Esperanto
kaj ĝi donas emfazon al la detaloj kiuj traktas la rolon de la gepatra
lingvo.
La esploro per statistikaj rimedoj pri la lingvoekzamenoj subtenas la
komencan hipotezon, nome, ke la gepatralingva konscienco havas decidan rolon en
la sukceso. La statistikaj esploroj donas kelkajn interesajn rezultojn,
ekzemple tion, ke la sukceso en la lingvoekzameno estas sendependa de la aĝo
super la aĝo 15 jaroj.
La disertaĵo proponas kiel plani la instrumaterialon en la
menciitaj du partoj. Unue ĝi determinas la minimuman vorttrezoron en la
unua parto laŭ teoriaj prikonsideroj kaj laŭ la esplorado de la
lingva materialo prenita el la viva parolado kaj el la literaturaj korpusoj.
Oni povas kompletigi tion per la esploro de ofteco de la tabelvortoj kaj
laŭ tio oni povas proponi ilian instruadan sinsekvon. En la planado de la
dua parto nin helpas la materialo konigita ĉe la aŭtoroj de metodologio.
Post la determino de la vorttrezoro estas proponata la tematika-situacia
modelo, kun du ekzemploj: unu estas el iu lernolibro, la dua ekzemplo estas
prenita el speciala vortaro.
La modernaj komunikaj rimedoj devigas nin rekonsideri niajn imagojn pri
la instrua procezo. Sur la tereno de motivigado la teknikaj rimedoj donas
grandajn eblecojn.
La modernaj rimedoj tute aliformigas niajn lernadajn kutimojn, ili
donas al ni konstantan lernan ĉirkaŭaĵon. Kreskas la ŝanco,
ke la lernantoj povos aktive uzi la lingvon kaj ne nur pasive ellerni. La
ĉirkaŭaĵo de interreto donas tiun eblon.
La serĉadon de la pli bona instrua metodo motivas la
ŝanĝo en la publika opinio en Eŭropo. Certaj signoj montras, ke
ni povas akiri la materian bazon por iu bone preparita esploro pri la
Esperanto-instruado en pluraj landoj. Por bazi metodologion ni bezonas
kunlaboron en pluraj landoj. Tion servas la listigo de universitatoj, kie
Esperanto estas instruata en kelkaj horoj por kreditpoentoj kaj aliaj
universitatoj, kie ĝi estas ne nur instruata, sed pere de ĝi oni
povas akiri fakajn sciojn.