From : Renato Corsetti
Reply-To : universitato@yahoogroups.com
Sent : Wednesday, September 14, 2005 8:28 AM
To : ^listo universitato
Subject : [universitato] 10-jara jubileo de AIS-klerigejo Justo
de: "Rektorejo de EJU Justo"
Karaj samideanoj kaj kolegoj,
mi sendas al vi aldonan informon, kiun vi ricevis el la epistolo de kara nia
UEA-prezidanto R. Corsetti.
ALDONA INFORMO PRI LA EUXROPA JURSCIENCA
UNIVERSITATO JUSTO (MOSKVO)
Euxropan Universitaton Justo registris Registaro de Moskvo la 18-an de
auxgusto 1995. Funkcias en gxia kadro fakultatoj jura, ekonomika, managxada,
publikaj rilatoj, desegna. Justo havas sxtatan Rusian akrediton kaj
akrediton internacian. La universitato prilaboris proprajn instrukonceptojn,
inkluzive koncepton de la ekspresa malfermo kaj evoluigo de la talentoj,
transcendentala pedagogio k.a. Iujn el ili la Ministerio pri edukado
rekomendis al mez- kaj superlernejoj de Rusio.
Dum la tuta 10-jara JUSTa funkciado tie kiel deviga studdisciplino estas
planlingvo Esperanto, la cxefa el 5 laborlingvoj de la Akademio Internacia
de la Sciencoj San Marino, kies superlerneja strukturo estas la
universitato. Esperanto estis enkondukita en la studprogramon en 1995 kiel
propedeuxtika rimedo antaux ekstudo de fremdaj lingvoj kaj estas instruata
en la universitato kiel unu el unuaj studobjektoj 9 jarojn laux 10-taga
programo kaj jam la 2-an jaron laux la 7-taga. Evidentigxis, ke dum tiu
relative mallonga tempo (cxiutage po 6 auxditoriaj horoj) studentoj ne nur
kontentige ekposedas la lingvon. Fina ekzameno je 8-a labortago konsistas el
5 punktoj:
1) ludo de spektaklo je jur-ekonomika temo;
2) deklamado de versoj aux rakontoj;
3) kantado de 3 kantoj (hxore);
4) gramatiko (formantoj);
5) konversacio kun minimume 3 docentoj-esperantistoj ne nur je cxiutagaj
temoj sed ankaux "pri kio estis la spektaklo", "kio estas advokato",
"kiujn funkciojn havas prokuroro", "kiu estas centra figuro en la kriminala
proceso?" k.t.p.
Dum tiuj 7 tagoj hierauxaj abiturientoj (tiun tempon kun ili okupigxas la
rektoro) ekposedas elementojn de retoriko, en gxeneralaj trajtoj konatigxas
kun rusia jugxsistemo, akiras krean lingvan pensadon. Krome, la
eksperimentoj, ekz. en Germanio, montris, ke havante 4-jaran programon de la
fremdlingva instruado en paralelaj klasoj, en unu grupo la tutan periodon
oni instruas fremdan lingvon kaj en alia grupo iom da tempo "perdas" por
Esperanto instruado kaj nur poste komencas studi fremdan lingvon. Tie, kie
estis "perdita" tempo por ekposedi Esperanton oni multe pli bone parolas
fremdlingve ol tie, kie Esperanto ne estis instruata. Rezultoj de la
eksperimentoj permesis al Reinhard Selten, nobelpremiito en brancxo
ekonomika, konkludi ne nur pri pozitiva ekonomika efekto de la instruado,
sed ecx formuli la sloganon: "Studu 2 lingvojn anstataux unu kaj ekonomiu la
tempon!" (H. Frank, R. Selten. Por dulingveca Euxropo, 2005).
Ne nur Esperanto gravas en studprogramo de Justo. En la unua semestro de la
lernado (septembro-decembro) en Justo estas uzataj ankaux aliaj gravaj
rimedoj por efektivigi studentan laboron. Tuj post Esperanto aux senpere
antaux gxi studentoj lernas stenografion kaj racian legadon. Ekposedo de
stenografio permesas konspekti 5-7-foje pli rapide, ol kutime; racia legado
permesas 2-4-foje pli rapide kaj pli efike legi. Poste sekvas informadiko
kun blinda 10-fingra komputora tajpado, kiu ne nur proksimigas la rapidecon
de tajpado al rapideco de parolado kaj altigas kulturon de la produktita
dokumento, sed estas sola rimedo tajpi sen mistajpajxoj. La kvara
studobjekto estas teorio de avangardeco kiel pli rapide, pli racie, pli
bele kaj plimulte da intelekta laboro fari.
Tutmonde konata verskisto kaj pedagogo profesoro Ju. Azarov verkis pri
Universitato Justo romanon "La Suspektito" (2002) kaj libron "La Vojon al la
Talentoj!" (2005).
Jam la unuaj 3-4 monatoj de la lernado produktas el la hierauxaj
abiturientoj studentojn kun nekutime alta efektiveco de studenta laboro kaj
ankaux tute originalajn specialistojn, kiujn ajna administranto-labordonanto
kun gxojo dungus. Eble ankaux pro tio cxiuj finintoj de Justo havas bonan
laboron (multaj laboras ankaux eksterlande) kaj pli ol 8% el ili jam
defendis doktorajn disertaciojn en la brancxoj juro, ekonomiko, politologio.
Jam la dekunuan jaron Universitato Justo eldonas en Esperanto ilustritan
revuon "Scienco kaj Kulturo", kiu estas legata en cx. 30 landoj.
En la informlibro "La plej bonaj finintoj de Moskvaj superlernejoj 2004"
estis priskribita unika kazo, kiam eta grupo de JUSTaj studentoj el 4
personoj havis finajn sxtatajn ekzamenojn kaj defendis la diplomajn
projektojn. 3 el 4 faris tion el 3 lingvoj la rusa, la angla kaj
Esperanto. Agxo de 3 el 4 finintoj estis de 16 gxis de 19 jaroj. La plej
juna fininto (jam mondfama en Esperanto-mondo Andrej Korobejnikov) ricevis
"la rugxan diplomon" (pro la perfektaj scioj) en sia 16-jarigxo kaj tuj
poste estis akceptita en la doktorigan fakultaton de la plej fama rusia
Lomonosov-universitato, nun li tie preparis por defendi la doktoran
disertacion. Samtempe li finas La sxtatan Moskvan Cxajkovskij-konservatorion
kaj lekcias por studentoj de Justo. Dua kaj tria finintoj en 18- kaj
19-jarigxo (Vjacxeslav Mihxajlov kaj Inna Dadajan) en la duonmonata
tempo-distanco ricevis po dum universitataj diplomoj pri juro kaj pri
ekonomiko kaj tuj estis akceptitaj por 1-jara studado en la Diplomatian
Akademion cxe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, jam finis gxin,
ricevinte la 3-an superan klerecon. Ambaux ili verkis doktorajn disertaciojn
kaj V. Mihxajlov en sia 19-jarigxo jam defendis gxin.
La supre indikitaj povoj, kiujn studentoj de Justo akiras en la unuaj
monatoj de la lernado, en kompleto kun aliaj novajxoj en pedagogio formas
bazon por multe pli efektiva lernado ol la efektivigata en aliaj
universitatoj de la lando.
Prof. Gennady M. Shilo
E^uropa Jura Universitato Justo
RU-125130, Moskvo, 6-j Novopodmoskovniy per., 6
tel. mob. (+7 095) 790 34 76
tel. of. (+7 095) 156 38 56
rectorate@ejusto.ru
www.ejusto.ru
---------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
renato.corsetti@gmail.com
----------------------
---
Por retleteri: universitato@yahoogroups.com
Por aligxi: universitato-subscribe@yahoogroups.com
Por malaligxi: universitato-unsubscribe@yahoogrouops.com