PLI OL KVINDEK

11a pagho   kovrilo   13a pagho

Totus floreo

Por moment' silentu, ho najtingal'!
El la brusto flugu, vi, madrigal'!
Ho, ho! Plene floras mi.
Mi pro amo virgulina
ardas tiel tre;
min la nova amo
pelas al pere'.

Junulinoj, venis ĉarma sezon'!
Knaboj, ĝojon veku via kanzon'!
Ho, ho! Plene floras ..

Dolĉan kanton trilas, transe de l'val',
dum mi ene brulas, la najtingal'.
Ho, ho! Plene floras ..

Celas ŝin, la floron, mia rigard' -
rozon de la rozoj, kun ama ard'.
Ho, ho! Plene floras ...

Mia naivec' petolas kun mi,
min retenas, kvankam ondas pasi'.
Ho, ho! Plene floras ..

Venu nun, knabino, venu kun ĝoj',
venu, bela, venu, sur mia voj'.
Ho, ho! Plene floras ..

Carmina Burana, ĉ 1300
El la Latina trad. ABh


Dek-unua PaĝoEnhavlistoDek-tria Paĝo