NEHIMNAJ
DISERVAJ
MATERIALOJ

TTT-HIMNARO CIGNETA
DEDIĈITA AL LA GLORO DE DIO

La Antifonaro "O"

La adventa himno Veni Emmanuel estas bazita sur la "O-Antifonaro", sepopo da mallongaj preĝoj kreita en frumezepoka Romkatolikismo kiel antifonaro por la Maria Kanto (Magnificat) dum la vespraj Diservoj de la 17a ĝis la 23a de decembro inkluzive. Ĉiu antifono post komenca "O" ("Ho") nomas Kriston per iu titolo el la Hebrea Biblio, kaj preĝas, ke Tiu venu al Sia Izraelo. La fina antifono, je la 23a, respondas al la unua strofo de la himno. La Esperanta traduko de Beveridge havas nur kvin strofojn; mankas la originalaj Ho Saĝo kaj Ho Reĝo de la Nacioj. La mankoj estas plenigitaj en la 7-strofa versio, kaj la strofordo spegulas la perdiĝintan latinan akrostikon — en la originalo la komencliteroj de la Kristaj Titoloj, retrolegate, literumas "ERO CRAS", t.e. "Mi estos (tie) morgaŭ" — kion nek Beveridge nek Neale eĉ provis redoni. (La latinaj titoloj estas "Emmanuel", "Rex Gentium", "Oriens", "Clavis David", "Radix Jesse", "Adonai" kaj "Sapientia".) La O-Antifonoj estiĝis en la jarcentoj 7a ĝis 9a. La himno verŝajne ne estas tiom antikva, sed eĉ tio ne maleblas, kaj iuj katolikoj asertas ke la himno estas preskaŭ samepoka kun la antifonoj.


Verkis: ROS' Haruo, 2004.12.05
Konsultitas:
Kir-Shalom
Bizancia Katolika Preĝejo de S-ta Anna
Ho venu vi, Emanuel' (en THC)
Mudcat Café

TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto