TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

INDEKSOJ

Listo de Mallongigoj kaj Simboloj
uzataj en
TTT-Himnaro Cigneta

Respondeca redaktoro : Liland Brajant Ros'
Lasta ĝisdatigo : 2000.12.24

Indekso de Indeksoj | Al la Enhavlisto | Plej lastaj aldonaĵoj

Mallongigoj kaj simboloj uzataj en TTT-Himnaro Cigneta

Mi listigis nur tiujn, plejparte bibliografiajn, kiujn laŭ mia supozo multaj legantoj verŝajne ne komprenus sen klarigo.
*
steleto post midia fontmallongigo, signifas, ke mi kreis la midion surbaze de muziknotoj en la citita fonto (ekzemple HE* montras, ke mi midiigis la partituron trovitan en Himnaro Esperanta) aŭ ke mi reviziis aŭ iomete ŝanĝis midion trovitan tie (ekzemple TCH* montras, ke mi modifis midion trovitan en The Cyber Hymnal)
indikas, ke la koncerna himno estas ĝenerala rigardata kaj uzata kiel "kristnaska kanto", t.e. ĉefe por kantado dum Advento, Kristnasko kaj eventuale ĝis Epifanio inkluzive
indikas, ke la koncerna himno estas originale verkita en Esperanto
indikas hiperligan vojon al bildo (fota aŭ alia) en iu alia parto de TTT (tre ofte ĉe The Cyber Hymnal)
indikas, ke mi petas la helpon de la legantoj (atentigante pri neakordigeblaĵoj en miaj fontoj, aŭ pri mankantaj tekstoj, pri kiuj mi volas disponi kaj esperas, ke iu povas sendi al mi...)
indikas, ke mi kunfandis kaj funde reviziis du (aŭ plurajn) iom malsimilajn tradukojn por krei unu tekston por THC; ĝenerale mi donas detalojn en la hotomola fontpaĝo de la koncerna teksto
Пес.
Песенник : Песнь возрождения - ruslingva himnaro (sen muziknotoj) eldonita en 1991
© Titolo/informoj inter kopirajt-simboloj, sen klakebla hiperligo ©
indikas, ke mi disponas pri la koncerna teksto (precipe temas pri miaj propraj elangligoj en Esperanton) sed ne publikigas ĝin por ne lezi kontraŭ ies kopirajto. Mi intencas peti tian rajton en estonteco, sed ĉar eble tio devigos min pagi ian tantiemon, por kio mi ne havas la monon, mi konservas la tekston private. Se iu bezonas ĝin, retpetu private.
AA1
Angla Antologio 1000-1800, redaktita de W. Auld, UEA, Rotterdam, 1957
AB
Adolf Burkhardt (personaj komunikoj)
Ad
Adoru, ekumena Diserva libro, la plej nova, plej granda, plej bona Esperanta himnaro, eld. IKUE/KELI 2001
AD
Al Dio sonu nova kant', kantikaro katolika en lingvo internacia, tradukita de Felix Ney, Munkeno 1958
AEK
Amerika Esperanto-Kantaro, kompilita de D. B. Richardson por ELNA, 1955
AK
Adoru Kantante, himnaro eldonita de KELI en 1971
Al Kr
Albrecht Kronenberger
AL27
American Literature XXVII (usona akademia revuo pri usona beletristiko; la koncerna jarkajero estas de 1955)
AMEZ
The African Methodist Episcopal Zion Bicentennial Hymnal, eldonita en 1996 de la plej frue fondita usonnegra konfesio
AOCS
An Online Christmas Songbook, rethimnaro anglalingva pri Kristnasko
AT
The Bible: An American Translation, red. Smith kaj Goodspeed
BH75
Baptist Hymnal, Nas ville, 1975 (sudusonbaptisma)
BPFNA
Retpoŝta listo de la Baptisma Packunularo de Nordameriko
CCEL
Christian Classics Ethereal Library, retbiblioteko de kristana literaturo
CDSSF
400 Super Song Fest, usona popoleca kantaro, eld. 1973
CH
Cent Himnoj, trad. H. A. Rosbach, Brumunddal (Norvegio), 1966 : mi ne nun posedas tiun libron, kaj mi citas ĝin nur laŭ atesto de iu alia libro, precipe AK
CSH
Christian Science Hymnal, Boston, 1932, anglalingva himnaro de la "Eklezio de Kristo, Sciencisma" (sekto fondita de Mary Baker Eddy)
CvH
The Collegeville Hymnal, Minesoto, 1990, usona benediktana himnaro
CW
Christian Worship : A Hymnal, Philadelphia, 1941, himnaro de la Nordusona Baptisma Kunveno kaj la Disĉiplaro de Kristo
DBR
David B. Richardson, Eastsound, Vaŝintonio, Usono (privata kolekto de kantoj)
DCH
Chalice Hymnal, himnaro anglalingva de la konfesio "Disĉiploj de Kristo", 1995
DHAM
Donu Hejmon al mi..., kantaro (komp. L B Ros'), Seatlo, 1997
DLE
Das deutsche Lied in Esperanto, 1922
EDL2
Ekumena Diserva Libro, 2a kajero, Villingen-Schwenningen, 1997
EH
Esperanta Himnaro, Londono, 1985, enhavas la tutan ĝistiaman himnaron (originalan kaj tradukitan) de Leonard Ivor Gentle, orgenisto dum jardekoj ĉe la Londona Diservo
EK
Evangelia Kantaro, Örebro (Svedio), 1952
EKA
Aldono al Evangelia Kantaro, Östansjö (Svedio), 1962 : mi ne posedas tiun libron, kaj mi citas ĝin nur laŭ atesto de iu alia libro, precipe AK
EKE
Evangelia Kantaro Eklezia, trad. Richard HOPPE, Auerbach (Germanio), 1965 : mi ne posedas tiun libron, kaj mi citas ĝin nur laŭ atesto de iu alia libro, precipe AK
EngH06
The English Hymnal, red. P. Dearmer kaj R. Vaughan Williams, Londono, OUP 1906; eble la plej grava anglalingva himnaro de la 20a jc.
EngH33
The English Hymnal, pligrandigita kaj reviziita eldono, Londono, OUP 1933
FSK
Floroj sen kompar', Wm Auld k Margaret Hill, BEA 1973 (esperantigoj de britaj popolkantoj kun gitaraj akordoj)
GB
post Biblia citaĵo, indikas ke ĝin Esperantigis Gerrit Berveling
GGZ
Granda Galerio Zamenhofa, red. Adolf Holzhaus, 1973
Goble
Primitive Baptist Hymn Book for All Lovers of Sacred Song, senmuzika himnaro kompilita de D. H. Goble, eld. 1887, uzata en eklezioj de la Primitivaj Baptismanoj
H82
Hymnal 1982, anglalingva himnaro de la usonanglikana (t.n. episkopana) eklezio. Ĝi anstataŭas la klasikan Hymnal 1940, kiun mi ne disponas. Malgraŭ la "82" la efektiva eldonjaro ŝajne estis 1985.
HA&M
Hymns Ancient and Modern, (div. eldonoj de post la mezo de la 19a jc.) neoficiala (sed tre influa) anglikana himnaro
HARP
Himnoj, Antifonoj, Rondkantoj kaj Psalmoj, verŝajne la plej granda kolekto de religiaj Esperanto-kantoj, elektronika kant-kolekto kompilita de Albrecht Kronenberger dum la redaktado pri Adoru : Ekumena Diserva Libro
HE
Himnaro Esperanta, 5a eldono, Londono, 1966 (redaktita de M. C. Butler)
HK
Himnu la Komunumo, Seatlo, 1997, 18 himnaj tekstoj (plejparte en Esperanto) verkitaj aŭ tradukitaj de L. B. Ros’
HLC
Hymns for the Living Church, Hope Publishing Company, 1974
HPS
Hymns, Psalms, & Spiritual Songs, interkonfesia eldono de The Presbyterian Hymnal, Louisville, 1990
HSJ
Hymns for the Spiritual Journey: New Hymns and New Words to Familiar Hymn Tunes , himnareto de G. Jean Anderson, Barbara Neighbors Deal kaj Rodney R. Romney, eld. Walla Walla: The AmaDeus Group, 1992
HWC
The Hymnal for Worship and Celebration, Word Inc., Waco TX, 1986
IK
Internacia Kantaro, Tekstaro 16a-20a milo, Leipzig, 1929 (redaktita de Paul Bennemann)
jc.
jarcento (laŭ la norma "komuna erao")
JWCol
A Collection of Hymns, for the Use of the People called Methodists, metodisma himnaro red. John Wesley, eld. 1780 (la teksto, kiun mi konsultis, estis en represo de 1889, reredaktita en 1876
KE
Kantaro Esperanta, red. Montagu Christie Butler; eld. BEA (Londono) 1926
KFI
Kantfesto I, red. Marta Evans; eld. KEA 1982
KK = KKB
Kloster Kirchberg, t.e. la redaktantoj de Adoru kune verkante aŭ reviziante
KKP
KELI-Kantaro ‹‹De Pietersberg››, Osterbeek (Nederlando), 1954
Kol-ma
Koledy de maire-aine, kolekto de polaj kristnaskaj kantoj, plejparte kun angligoj, el usona katolika himnaro por etnaj poloj, sen titolo, retajpita kaj disponigita de maire-aine (Maryanne Dunmire)
Kir Shalom, granda kristana TTTejo (anglalingva) kun aparte abundaj kristnaskaj kaj paskaj materialoj
LB
La t.n. Londona Biblio — la norma Esperantlingva Biblio eldonita en 1926 (ĝia Nova Testamento aperis jam en 1912) de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj la Nacia Biblia Societo de Skotlando. La Novan Testamenton tradukis anglikana eklezia komitato; la Malnova Testamento estas atribuita al d-ro Zamenhof, kvankam la komitato multe reviziis liajn tradukojn. En THC la bibliaj citaĵoj estas el LB, krom se mi indikas alie (ekz-e per la notoj GB aŭ LBR = respektive Gerrit Berveling aŭ Liland Brajant Ros').
LBR
Liland Brajant Ros' (angle, Leland Bryant Ross)
(* LBR)
Liland Brajant Ros' reviziis la verkon de la ĵus nomita verkinto aŭ tradukinto; se mia kontribuo al la prezentata teksto estas pli ol supraĵe polura, aŭ se mi mem aldonis duonon de strofo (aŭ pli multe), mi ne uzas ĉi tiun simbolon, sed simple listigas min kiel unu el la tradukintoj aŭ verkintoj
LBW
Lutheran Book of Worship, Minneapolis & Philadelphia, 1978, anglalingva himnaro de la plej granda luterana konfesia korpo en Usono (t.n. ELCA = Evangelia Luterana Eklezio en Ameriko)
LCA
Service Book and Hymnal of the Lutheran Church in America, 1958 (komuna Diserva-libro/himnaro de ses usonaj luteranaj eldonejoj konfesiaj)
LDS85
Hymns of the Church of Jesus Christ of Latter-Day Saints, 1985 (oficiala himnaro de la Mormona Eklezio, usondevena malortodoksa sekto)
LH
Liberala Himnaro, Londono, 1948 (red. E. K. Osmotherly; eld. Esperanta Unio de Liberalaj Religianoj)
LLZ
Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), kreinto de la lingvo Esperanto
MCB
Montagu Christie Butler (1884-1970), Anglo, muzikinstruisto, eldoninto de HE (5a eld. 1966), membro de la Akademio de Esperanto; multe tradukis himnojn (pli ol 30 en AK)
MMM
Michal Marcin Mioduszewski, kiu aperigis plurajn polajn kantokolektojn (kun multaj el la plej gravaj tradiciaj polaj Kristnaskaj kantoj, interalie) en Krakovo, inter la jaroj 1838 kaj 1853
Mudcat
The Mudcat Café, TTTejo dediĉita al diskutado pri popola-tradicia muziko kaj bluzo (?)
NCH
New Century Hymnal, anglalingva himnaro de la Unuiĝinta Eklezio de Kristo (Kongregaciisma), 1995; granda kaj grava himnaro, kiun gvidis forta lingva politiko kontraŭ seksismo, reĝismo ktp
NHHH
Na Himeni Haipule Hawai’i, havajlingva himnaro de la Unuiĝinta Eklezio de Kristo (Kongregaciisma), 1972;
NOBC
New Oxford Book of Carols, eld. 1992
NOREK
Nordokcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (jarkunveno de Esperantistoj en sudokcidenta Kanado kaj nordokcidenta Usono)
NV
Ni vivu laŭeble plej bele (pola katolika kantaro en Esperanto, eld. 1985)
OBC
Oxford Book of Carols, eldono de 1956-64 (parte represo el 1928), grava kolekto de grandparte popolkantaj karoloj (ne nur Kristnaskaj)
OLCSB
An Online Christmas Songbook, interreta kristnaska kantaro anglalingva
OUP
Oxford University Press (unu el la plej gravaj britaj eldonejoj pri himnaroj)
PH
Pilgrim Hymnal, rev. eld. 1958
Po50
Pli ol Kvindek de Adolf Burkhardt, Villingen 1998
POH
Pentecostal Online Hymnal (www.protestant.cjb.net)
Rim.:
Nepre rimarku, ke: (enkondukas atentigon al la leganto aŭ kantanto)
RKN
Restu kun ni (unua volumo, de la Ĉeĥa IKUE-Ligo, 1991)
SaH
The Sacred Harp, Usona formnota kantaro, kompilita de B. F. White; unua eldono, 1844
SaHOL
Sacred Harp Online, TTT-prezento de la tekstoj el la eldono 1991 de The Sacred Harp: en la TTTejo de la fasola organizaĵo http://www.fasola.org/
SBK
Sanbika [= Sambika], norma Japana himnaro; 1954 (miaj ekzempleroj estas presitaj en 1959 kaj 1967 resp., sed la muzika enhavo samas)
SD
The Sound of the Dove : Singing in Appalachian Primitive Baptist Churches, de Beverly Bush Patterson, eld. University of Illinois Press, 1995
SFBC
Seattle First Baptist Church (Unua Baptisma Preĝejo de Seatlo (Usono))
SNM
Songs of Many Nations, Mabelle Glenn, 1943
SocH
The Social Harp, Usona formnota kantaro (simila al Southern Harmony ka), eldonita en 1855
SoH
The Southern Harmony, Usona formnota kantaro, kompilita de William Walker; unua eldono, 1835
SoP
Songs of Praise, red. P Dearmer (tekstoj), R Vaughan Williams / M Shaw (muziko), eld. Oxford University Press, reviziita kaj pligrandigita 1931
TCH
The Cyber Hymnal, grandega (ĉirkaŭ 3000 himnoj!) rethimnaro anglalingva, kiu inspiris min krei TTT-Himnaron Cignetan, kaj disponigis multajn midiojn
= TK (komence mi uzis "TĈ", sed ekde 2001.09.29 mi ŝanĝas tion al "TK", konforme al la mallongigoj uzitaj en Adoru)
THC
TTT-Himnaro Cigneta, la kristana himnaro en La Lilandejo
Thánh Ca
vjetnamlingva himnaro de la evangelia konfesio nomata "Kristana kaj Misia Alianco"
TK
Tero kaj Ĉielo Kantu, himnaro eldonita de Adolf Burkhardt en dek kajeroj (1974-1990) kaj reeldonita en tri kajeroj (1995-1998)
TS
Tutmonda sonoro : Poezia antologio en Esperanto tradukita el 30 lingvoj de K. (Kolomano = Kálmán) Kalocsay, red. Vilmos Benczik, Budapest : HEA, 1981 (du volumoj)
UMH
United Methodist Hymnal, usona metodisma himnaro, 1989
VME
Verne Munro EKE (orgenisto, Fremonta Baptisma Eklezio, Seatlo)
VWIDG
Valet will ich dir geben (melodi-nomo)
WC
The Worshiping Church, usona evangelia himnaro, Hope, 1990

(Enhavlisten)


La fona muziko estas la Halelujarego el Mesio de G. F. Handel

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto