LAŬDO KAJ DANKO AL DIO
|
Originalo : All people that on earth do dwell
Verkis (angle) : William KETHE, 1560
Esperantigis : W. M. PAGE
Fonto : HE 5
Al Dio nun kun ĝoja kri'
Alvenu ĉiu terloĝant'
Por servi lin en harmoni'
Kaj laŭdi per feliĉa kant'.
La Eternulo estas Di',
Li propramane kreis nin.
Ŝafaro lia estas ni,
Kaj ni kun fido sekvas lin.
Eniru ĝoje kun dankad'
En liajn pordojn ĉiu hom';
Kaj gloru, benu, kun laŭdad'
En lia kort' al lia nom'.
Li nin prizorgos ĝis la mort',
Eterna lia korfavor';
Firmege staras lia vort',
Kaj ĝi neniam pasos for.
Melodio : OLD 100TH
El la Ĝeneva Psalmaro, 1551
Oni ofte atribuas la melodion al Loys BOURGEOIS
MIDI TCH