|
TRIUNUO
|
Al la Patro Dia
Originalo : God is in His temple
Verkis (angle) : William T. MATSON
Esperantigis :
Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 21
-
Al la Patro Dia venu koro nia.
Preĝu kun humilo al li;
laŭdu lin kaj gloru, servu kaj adoru —
montris li kompaton por ni.
Ĉiam pli tie ĉi
sonu danko nia al la Patro Dia!
-
Nun al la Savanto per feliĉa kanto
danku ni sincere el kor':
donis li liberon, lumon kaj esperon,
malgajecon pelis li for.
Do kun ĝojo sur la vojo
levu ni la kanton, laŭdu la Savanton!
-
Sankta Dispirito! Venu laŭ invito,
en la koro loĝu ĉe ni.
Restu tie ĉiam, lasu nin neniam,
ke ni daŭre plaĉu al vi.
Helpu nin glori vin;
Venu laŭ invito, Sankta Dispirito!
Melodio : ARNSBERG
Komponis Joachim NEANDER, 1680
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto