TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Al ni aperis nun io nova

Originalo : Zjawiło się nam dziś coś nowego

Tradicia pola kanto, ĉe MMM, 19a jc.
Esperantigo : Anonima, en NV, 1985 ("Aperis al ni nun io nova")
Prilaboretita de KKB

Fonto : Ad 236 (kp NV 110)

  1. Al ni aperis nun io nova,
    pacon al mondo disdonipova,
       kiun ekvidis,
       al ni konigis
    simplaj paŝtistoj el Betleĥem'.

  2. Kantis anĝeloj antaŭ Kreanto,
    mondon vizitas nia Savanto.
       Do ni ekiru,
       Dion admiru
    kun la paŝtistoj el Betleĥem'.

  3. Jen ni alvenu vidi l' infanon,
    donojn alportu, penton kaj amon.
       Lin ni adoru,
       kore Lin gloru
    kun la paŝtistoj el Betleĥem'.

Melodio : ZJAWIŁO SIĘ NAM
Anonima, ĉe MMM, 19a jc.
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto