PALMA DIMANĈO
HOSANA!

Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor'

Originalo : Gloria, laus et honor
Angla pont-versio : All glory, laud and honour

“Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj : Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo ; Marko 11.9

Verkis (latine) : TEODULFO de Orleano
Angligis : John Mason NEALE
Esperantigis : Clarence BICKNELL

Fonto : HE 54

Refreno:
    Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor',
    al kiu dolĉe kantis la infanara ĥor'.

  1. “Ho filo de Davido! Ho Izraela reĝ'!
    Mesio profetita en Dia sankta leĝ'!”

  2. Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond';
    Kaj sur la tero homoj kantadas je respond'.

  3. Hebreoj palmobranĉojn portadis antaŭ vi;
    kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni.

  4. Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni';
    kaj nun al vi tronanta jen nia melodi'.

  5. La laŭdo de infanoj ĝojigis vin, Sinjor';
    ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor'.

Melodio: ST. THEODULPH
Komponis : Melchior TESCHNER, 1615
MIDI H82*
(tiu ĉi versio fontas el aranĝo far William Henry MONK, 1861)


Tio ĉi estas la kvinstrofa, kunrefrena versio (kiel en HE); ekzistas ankaŭ tristrofa, senrefrena versio (kiel en AK). Ankaŭ la melodio ekzistas en du iom nesimilaj variantoj. La melodian konturon ĉi-tiean mi nomas "St. Theodulph"; la alian (ĉe la tristrofa variaĵo) mi nomas "Valet Will Ich Dir Geben". Legu miajn alineojn pri tiu temo.

La kvinstrofan variaĵon oni kutime prezentas jene: La refrenon kantas ĉiuj ĉeestantoj, la strofojn kantas ĥoro, aŭ en sinsekva alternado subgrupoj el la ĉeestantoj (ekz-e viroj/virinoj).

La kvinstrofa variaĵo taŭgas ankaŭ al ĉantado (ĝi ja estas origine ĉantaĵo!).


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto