DIA AMO |
Originalo : Love divine, all loves excelling
Alia Esperanta Versio: Amo Dia, sen-kompara
Verkis (angle) : Charles WESLEY, 1747
Esperantigis : William John DOWNES
Fonto : AK 134 (= Ad 444)
Amo Dia, tutsupera, ĝoj' ĉiela inter ni,
Restu kun ni, Vi mistera, glorajn benojn donu Vi.
Jesu, Via korkompato fluas el senlima am'.
Venu kun la savmandato, savu el infera flam'.
Venu Vi, Liberiganto, vivu ni per Via grac'.
De pekloga insidanto gardu nin de la minac'.
Beni Vin ni volas ĉiam, kaj Vin servi kun fervor',
Ĉesi laŭdi Vin neniam pro sindono kaj favor'.
Novaj kreitaĵoj indaj estu ni al Via glor'!
Al Vi estis ni savindaj, ĝin ni tenu en memor'.
Pli kaj pli en glor-ornamo kreskos ni ĝis vivofin'.
Tiam kun miranta amo ni adore laŭdos Vin.
Melodio : BLAENWERN
Komponis : Williams P. ROWLANDS, 1905
MIDI TCH