GEEDZIĜO |
Originalo : O perfect Love, all human thought transcending
Verkis (angle) : Dorothy Frances Blomfield GURNEY, 1883
Esperantigis : Agnes Burton DEANS
Fonto : HE 240
Amo perfekta, super hom-pensado!
Ĉe via tron' humile preĝas ni:
Restu senfine amo kaj benado
Al ambaŭ kunigitaj nun de vi.
Ĝoje kunvivu ili sur la tero;
Benu al ili amo kaj fidel';
Ilin inspiru fido kaj espero;
Brave kuniru ili al la cel'.
Venku doloron via sankta ĝojo,
Brilu sur ilin via paco-stel';
Estu por ili post la monda vojo
Amo kaj viv' eternaj en ĉiel'.
Melodio : SANDRINGHAM
Nomata ankaŭ O PERFECT LOVE, PERFECT LOVE
Komponis Joseph BARNBY, 1890
MIDI TCH