FIDINDECO DE DIO
|
Originalo : Ancient of days, who sittest throned in glory
Verkis (angle) : William Croswell DOANE, 1886-92
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001
Fonto : THC
Antaŭtempul', tronanta en majesto,
Vin gloros ĉiu voĉo kaj genu'.
Tra l' historio fluas la atesto
Pri via amo, beno kaj instru'.
Vi, sankta Patro, gvidis la infanojn
Dum la epokoj per la nub' kaj flam',
Vivajn tra maro kaj dezert'. Hosanojn
Danke ni levas en solena am'.
Sankta Jesuo, ho Savant', Ŝaloma
Princo, al vi ni ŝuldas pro la pac'.
Vi al sovaĝa miskonduto homa
Trudas trankvilon per pentiga grac'.
Sankta Spirito, Kiu ja en vero
Kreas la vivon per potenca spir',
El Vi al ni fluadis en rivero
Riĉo, prospero, sano kaj inspir'.
Di' Triunua, voĉe ni, kaj kore,
Laŭdas la benojn jam kronantajn nin.
Preĝe ni petas, benu plu favore,
Amu, kaj estru ĉiam kaj sen fin'!
Melodio: ALBANY
(Alternative nomata ANCIENT OF DAYS)
[la melodio kaj teksto estas verkitaj okaze de
la 200-jara datreveno (1886) de la fondiĝo de Albeno (angle: Albany),
la politika ĉefurbo de Novjorkio; la tekston
Doane poste (1892) reviziis por ĝenerala uzo]
Komponis : J. Albert JEFFREY
MIDI TCH