TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Aŭdu, paŝtistoj

Originalo : Kommet, Ihr Hirten

Bohema Kristnaska Kanto
Esperantigis (kaj parte en Esperanto verkis) : Albrecht KRONENBERGER, 1990

Fonto : Ad 240

  1. Aŭdu, paŝtistoj, mi diras al vi
    Bonan sciigon pri l' Filo de Di':
       Enkarniĝinta, ĵus naskiĝinta,
       Ĉirkaŭvindita, entrogigita.
    Gloron al Li!

  2. Vidu, homidoj, la amon de Di'.
    Malsupreniris la Vorto por vi.
       Kruce murdota, entombigota,
       Resurektonta, ĉiel-ironta.
    Gloron al Li!

  3. Venu, kristanoj, rapidu al Li,
    Kiu bebiĝis en stalo por vi.
       Miru ĝojante, kore kantante,
       Genufleksante, Lin adorante.
    Gloron al Li!

Melodio : KOMMET IHR HIRTEN
Anonima Bohema Melodio, presita en Olomouc (Olmütz), 1847
MIDI [LBR]


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto