ADVENTO |
Originalo : W żłobie leży
Angla pont-versio : Infant holy, infant lowly
Tradicia Pola Karolo
Parafrazis (angle) : Edith M. G. REED, 1925
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : HE 30 = EH 30
Bebo Dia,
Tamen nia,
En staltrogo kuŝas ĝi.
Dormas ĉio,
Sed sen scio,
Ke tutmonde regas li.
Jen noeloj
De anĝeloj,
Al homaro
Savdeklaro!
Pacon portas li al ni.
Paŝtistaro
Al ŝafaro
Gardis ĝis matena hor'.
Jen vizio,
Bena scio;
Inter homoj Difavor'.
Ni kun ĝojo
Sen alojo
Laŭdu kore
Kaj fervore,
Ĉar alvenis la Sinjor'.
Melodio : W ŻŁOBIE LEŻY
Tradicia Pola Melodio
MIDI TCH