KRISTNASKO |
(Germane) Es ist ein' Ros' entsprungen |
Flos de radice Jesse (Latine)
Aliaj Esperantaj Tradukoj
Tradicia Germana Karolo
(ekzistas diversaj fruaj germanaj kaj latinaj tekstoj)
Esperantigis : Guido HOLZ, 1986
prilaborita por Adoru en Kloster Kirchberg, 2000
Fonto : AB (= Ad 223)
Burĝonis roz-arbedo el delikata sin'
laŭ olda kant-heredo, Jiŝaj la origin';
ekĝermis ĉarma flor'
dum frosta vintro-tempo
je noktomeza hor'.
El virgulin' beata, mirinda roz-arbed',
elvenis flor' benata laŭ diro de profet'.
Laŭ sankta Di-ordon'
ŝi naskis infaneton
por nia sav' kaj bon'.
Kaj ĉi floreto belas, amindas per parfum';
la nokton ĝi forpelas per sia brila lum',
nin helpas el mizer',
el pek' kaj morto savas;
Li, hom' kaj Di' en ver'.
Melodio : ES IST EIN' ROS'
Anonima Germana Karolo, 16a jc.
Fame aranĝita de Michael PRAETORIUS, 1609
MIDI TCH
Aliaj prezentoj:
MIDI © 1995 by Curtis Clark | MIDI © 1994 Martha Decker
Unua strofo en la Japana (latinlitere)