PSALMO 23 |
Verkis (originale en Esperanto) : Clarence BICKNELL
Fonto : HE 109
Ĉar Dio, la Paŝtisto mia,
herbejojn verdajn donas,
min ripozigas en trankvilo;
nenion mi bezonas.
Li min anime kvietigas,
defendas en danĝero,
kondukas min pro sia nomo
laŭ vojo de la vero.
Eĉ kiam tra malluma valo
de morto mi promenos,
ne timos mi, ĉar vi kunestas,
bastone min subtenos.
Por mi eĉ antaŭ malamikoj
vi tablon plena faras;
la kapon ŝmiras per oleo,
kaj vinon vi ne ŝparas.
La Di-favoro min sekvados
dum ĉiu vivo-horo,
kaj poreterne mi loĝados
la domon de l' Sinjoro.
Melodio : WILTSHIRE
Komponis : George Thomas SMART
MIDI RH