BELO TERA
|
Verkis (dane) : Bernhard Severin INGEMANN, 1850
Esperantigis : Diversaj, i.a. Magda CARLSSON, 1950
Fonto : EK 45
Ĉarma la tero, dolĉa la ĉielo,
bela migro de la anim'.
Tra la belegaj regnoj ni iras,
ĝis sin malfermos sankta lim'.
Tempoj sinsekvas, homo-vivoj pasas,
post mortint' venas la vivant'.
Ĉesas neniam sono ĉiela
en pilgrimanta ĝoja kant'.
Kantis anĝeloj iam por paŝtistoj,
sonis ĉiele al tiuj ĉi:
'Pacon al tero, Homo, vi ĝoju'.
Savanto venis nun al ni.
Melodio : ST. ELIZABETH
Anonima (en Schlesische Volkslieder, 1842)
Aranĝis Richard Storrs WILLIS, 1850 : MIDI, TCH