LA KRUCO |
Angla originalo : Jesus, keep me near the cross
Verkis (angle) : Fanny J. CROSBY, 1869
Esperantigis : ROS' Haruo, 1997
Fonto : RH
Ĉe la kruco tenu min, ho Jesuo! Via
Sango sava fontas el monto Kalvaria.
Ĉe la kruco tremis mi. Tiam la amego
Maten-stela kovris min per kompata tego.
Ĉe la kruco! Ho Ŝafid', helpu ke ĝi estu
Mia ĉiutaga gvid'! Super mi ĝi restu!
Ĉe la kruco restos mi, fidos kun espero,
Ĝis la fina alhejmiĝ' transe de l' rivero.
Melodio : NEAR THE CROSS
Komponis : William H. DOANE,
1869
MIDI TCH