EŬKARISTIO |
Ĉio karna nun eksilentu
Originalo : Σιγησατω πασα σαρξ βροτεια
Angla pont-versio : Let all mortal flesh keep silenceOriginalo (greklingva) : Liturgio de s-ta Jakobo, 5a jc.
Angligis : Gerard MOULTRIE, 1864
Esperantigis (elangle) : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
Ĉio karna nun eksilentu, staru en tremanta timem'.
Vin nenio tera nun tentu, ĉar kun mano plena de ben',
Kristo nia Di' descendas, vokas al senfina Amen'!
Vere Dio tamen naskita de Maria iam sur ter',
Dia Vorto home vestita, Li en korpa, sanga ofer',
Donis Sin al ni kredantoj, viva pano, vivo de ver'.
Range staras la ĉieluloj, gardas laŭ la voj' en ador',
Dum descendas Lumo de lumoj el la regnoj de luma glor',
Ke l' infer-potenc malpura kiel ombro pasu jam for.
Antaŭ Li seraf' sesflugila, kerubar', je l' epifani',
Sin vualas pro Lia brilo, daŭre krias en simfoni':
“Aleluja, Aleluja! Aleluja, plej alta Di'!”
Melodio: PICARDY
Anonima franca karolo, 17a jc.
MIDI TCH