PRINCO DE PACO |
Originalo : God the omnipotent!
Verkis (angle) : Henry Fothergill CHORLEY (strofoj 1,3,5?), 1842,
kaj John ELLERTON (strofoj 2,4,5?), 1870
(La himno estas kunmetita el tekstoj tiom similaj, ke ne ĉiam estas klare
ĉu aŭtoras Chorley aŭ Ellerton (aŭ s-ino Hanbury) en tiu aŭ alia verso.)
Esperantigis : Florence Harriet HANBURY
Fonto : HE 206 = AK 27
Dio majesta! kiu ordonas
Ventojn kaj fulmojn, reĝanta en glor';
Vi el ĉielo la mondon disponas:
Donu la pacon al ni, ho Sinjor'.
Dio potenca! juste kolera,
Montru kompaton pri nia dolor'.
Nin ne forlasu en horo danĝera:
Donu la pacon al ni, ho Sinjor'.
Dio kompata! Ni honte konfesas:
De via vojo vagadis ni for;
Sed vi pardonon post pento promesas:
Donu pardonon al ni, ho Sinjor'.
Dio plensaĝa! La mondon ni vidos
Ĝoja, libera, pro via favor';
Tra la mallumo la regno rapidos —
En via tempo ĝi venos, Sinjor'.
Nin do timigas nenia danĝero;
Vin ni laŭdados kun fido en kor';
Ĉie regados la paco sur tero:
Ĉiu nacio vin laŭdos, Sinjor'.
Melodio : RUSSIA
(ankaŭ nomata Russian Hymn, Russian Anthem, kaj Rephidim)
Komponis : Aleksis Fedoroviĉ LVOV, 1833
MIDI TCH