KRISTNASKO

Dum nokt' silenta kantas la ĉiel'

Wśród nocnej ciszy

Originala teksto : Anonima pola karolo
Esperantigita en : Hodiaŭ ni preĝas de Henryk PARUZEL

Fonto : Ad 227

  1. Dum nokt' silenta kantas la ĉiel'.
    Vekas paŝtistojn vortoj de l' anĝel':
         Tuj leviĝu rapideme,
         iru rekte Betleĥemon,
    Dion vidos vi, Dion vidos vi.

  2. Trovis paŝtistoj laŭ anĝela kant'
    Lokon naskiĝan de la Di-infan'
         kaj adoris Lin bonkore
         kiel sian Di-Sinjoron
    en la stala trog', en la stala trog'.

  3. Kristo, saluton, nia Di-Mesi'!
    Milojn da jaroj Vin atendis ni.
         Vin profetoj vidi volis,
         sed hodiaŭ Vi konsolis
    nin per Via ven', nin per Via ven'.


Melodio: WŚRÓD NOCNEJ CISZY
Tradicia pola melodio
en kantaro de Michał Marcin MIODUSZEWSKI
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto