FIDO DUM AFLIKTOJ |
Verkis (germane) : Heinrich Siegmund OSWALD, 1826
Angligis : Frances Elizabeth COX, 1841
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : AK 184 (= HE 138, Ad 503)
En animsufero,
Meze de dolor',
Dion kun espero
Fidu via kor'.
Vidas ĉiun ploron,
Ĉion scias Di';
Vian kordoloron
Sentas ankaŭ li.
Se en agonio
Ĝemas la anim',
Preĝu vi al Dio,
Fidu lin sen tim'
Ĉian kordoloron,
Kiun sentas vi —
Larmojn kaj angoron —
Foren viŝos li.
Kion ni suferas
Sur la tera voj',
Plene ja superos
Enĉiela ĝoj'.
Ho Savinto, donu
Amon nun al ni;
Per favoro kronu,
Tiru nin al vi.
Melodio : GLENFINLAS
Komponis : Kenneth George FINLAY
AK indikas, ke li komponis la melodion en 1882, sed ankaŭ ke "K. G. Finlay"
donis permeson por uzi ĝin al AK, do supozeble ĉ. 1970. Tial mi supozas
ke aŭ "1882" estis intencita kiel naskiĝa jaro, aŭ ke
la permeson donis iu samĉeflitera parenco de la komponinto
MIDI AK*