KRISTNASKO

En betleĥema gastejo

Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogo, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo. : Luko 2.7

Anonima
aperis 1985 en Ni vivu laŭeble plej bele 113
Prilaborita en Adoru, 2001

Fonto : Ad 243

  1. En betleĥema gastejo por Vi ekmankis la loko,
    kaj Vi naskiĝis, Jesuo, en frida stal', en la trogo.

    Por Vi ekmankis la loko, sur teron kiam Vi venis,

    Adaman damnon nuligi, al ni redoni ĉielon,

  2. kaj tio, kvankam Vi venis ĉielan fajron bruligi,
    per Via nobla sufero de mond' pereon haltigi,

    kaj kvankam esti Vi volis por ni de l' vivo la pano,

    kaj nin por ĉiam regali per paco, ĝojo kaj amo.

  3. Dum vulpo kavon posedas kaj birdo sian nesteton,
    por Vi ekmankis gastejo, Vi devis serĉi trogeton.

    Kaj kial inter la homoj militoj estas kaj krimoj?

    Ĉar por Vi mankas la loko en multaj homaj animoj.

Melodio: EN BETLEĤEMA GASTEJO
Anonima
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto