KRISTNASKO |
En Betleĥem' naskiĝis
Zu Betlehem geboren
Verkis (germane) : Friedrich Spee von Langenfeld, 1637
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1993Fonto : Ad 218
En Betleĥem' naskiĝis por ni la Krist-infan'.
Mirige Di' homiĝis; mi estu Lia an'.
Eja, eja, mi estu Lia an'.
Vin amas mia koro, ho infanet' Jesu',
en ĝojo, en doloro, profunde, plu kaj plu.
Eja, eja, profunde, plu kaj plu.
Vi, Dio, videbligas Vin mem sur homa fon'.
Pro tio min mi ligas al Vi, plej alta bon'.
Eja, eja, al Vi, plej alta bon'.
Melodio: ZU BETLEHEM GEBOREN
Anonima Germana Karolo, Parizo 1599 / Kolonja Psalmaro 1638
MIDI OBC*