DOKSOLOGIOJ |
Estu nun laŭdata Dio
Verkis ( Esperante) : John Cyprian RUST
Aperis en Ordo de Diservo, 1907,
la plej frua Esperanta kristana himnaroFonto : HE 278
Estu nun laŭdata Dio
Ĉiam, ĉie, kaj de ĉio;
Sur la tero de l homaro;
De l ĉiela anĝelaro.
Estas li vivdona fonto,
La beninto kaj benonto,
Patro, Filo, kaj Spirito:
Laŭdu lin sen intermito.
Melodio : DOKSOLOGIO
Komponis : John Cyprian RUST
(Aperis en Ordo de Diservo, 1907)
MIDI RH
Rim. : Sekvante HE, mi prezentas la tekston kiel unu strofon; tamen oni atentu, ke la melodio longas nur duonon de la strofo, do el muzika vidpunkto eble estas pli ĝuste trakti la kanton kiel du strofojn.