TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA VIVO VENONTA
LA ĈIELO

Eterne ĉe l' Sinjoro

Originalo : For ever with the Lord

Verkis (angle) : James MONTGOMERY
Esperantigis : J. GOURLAY

Fonto : HE 172

  1. "Eterne ĉe l' Sinjor'!"
    Amen'! ĉar tiu vort'
    promeson donas al la kor'
    pri vivo post la mort'.
    Dum tera pilgrimad'
    fremdule vagas mi:
    sed proksimiĝas ĉiam pli
    al hejmo kaj al Di'.

  2. Ho hejmo de l' anim'!
    Oftege, en vizi',
    la pordojn viajn en proksim'
    mi vidas antaŭ mi.
    Al tiu hel-vidaĵ'
    sopiras mia kor':
    Jerusalemo, heredaĵ'
    de lumo kaj de glor'.

  3. De temp' al tempo ĝin
    kaŝadas nubegar',
    kaj, kiel la kolombojn, min
    timigas venta mar'.
    Sed pasas la malhel';
    alvenas bel-veter';
    profetas arko sur ĉiel'
    pri paco kaj esper'.

  4. Kaj kiam venos fin',
    en tago kiu ajn,
    mortante, morton venkos mi,
    per nova vivo-gajn'.
    En releviĝa hor'
    eksonos venko-kri':
    Denove, "Ĉiam ĉe l' Sinjor'!"
    "Amen'!" respondos mi.

Melodio : NEARER HOME
Komponis : I. WOODBURY
MIDI RH* | MIDI EngH33*

Alternativaj melodioj:
LLANLLYFNI
Anonima kimra melodio : MIDI EngH33
LLANFYLLIN
Anonima kimra melodio : MIDI TCH
TERRA BEATA
Tradicia angla melodio : MIDI TCH
ICH HALTE TREULICH STILL
Menciita en HE; serĉata.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto