EPIFANIO
|
Verkis (angle) : Reginald HEBER, 1811
Esperantigis : Giles Leigh BROWNE
Fonto : AK 57 (= HE 43, Ad 241
Filo plej hela de horo matena,
Al ni aperu ĉe l' ruĝ-horizont';
Stel' orienta, heroldo tag-vena!
Gvidu al nia infana Savont'.
Sur la lulilo ros-gutoj briladas,
Kuŝas la Bebo en stal' de bovar';
Sed la dormanton anĝeloj gardadas,
Estron kaj Reĝon de l' tuta homar'.
Kio plej plaĉos al nia Savonto?
Spicoj Edomaj kaj luksa ofer'?
Perloj de l' maro, aŭ gemoj de l' monto,
Mirho arbara aŭ oro de l' ter'?
Vane ni celus per tia adoro
Gajni favoron de Li Eternul' :
Li plej deziras la servon de l' koro,
Preĝon vidvinan kaj de malriĉul'.
Filo plej hela de horo matena,
Lumu al ni ĉe la ruĝ-horizont';
Stel' orienta, heroldo tag-vena!
Gvidu al nia infana Savont'.
Melodio : EPIPHANY HYMN
Komponis : Joseph Francis THRUPP (1827-67)
MIDI AK*
Alternativaj melodioj:
- (1) MORNING STAR
- Komponis : James Proctor HARDING, 1892
MIDI TCH- (2) STAR IN THE EAST (Walker)
- En Southern Harmony, 1835 : kompilis William WALKER
MIDI (nur melodio) H82* | MIDI (aranĝis Walker) AOCS
Rim.: Originale en Southern Harmony oni uzis alian tekston ("Hail the blest morn") kiel unuan strofon kaj la unuan strofon de Heber ("Brightest and best") kiel refrenon, ĉar la melodio longas du strofojn. Moderna aranĝo laŭ tiu ĉi melodio (DCH 174, ar. Haugen) kantigas unuafoje strofojn 1an kaj 3an, kaj duafoje strofojn 4an kaj 1an.- (3) WALKER
- En Southern Harmony, 1835; ar. Jonathan McNAIR, 1994
MIDI NCH*- (4) STAR IN THE EAST (White)
- En Sacred Harp, 1844 : red. B. F. WHITE
MIDI SaH*
Rim.: La melodio Star in the East en Sacred Harp ne estas (krom metrike) parenca al tiu samnoma en Southern Harmony, kaj nur unustrofe longas. Sacred Harp atribuas ĝin al "R. Herron".- (5) WALLOG
- Komponis : H. Walford DAVIES, 1923
MIDI AOCS- (6) ST. NINIAN
- Komponis : John Bacchus DYKES, 1866
MIDI TCH- (7) LIEBSTER IMMANUEL
- En Himmels-Lust, 1679 : harm. Johann Sebastian BACH
MIDI TCH- (8) EPIPHANY WESLEY
- Komponis : Samuel Sebastian WESLEY, 1864
MIDI TCH
Rim.: La melodio longas du strofojn. Mi konsilas kanti la strofojn 1-2 kiel unuan strofon, 3-4 kiel duan, kaj 5-1 kiel trian; tamen kontrolu la rimarkigon supre, ĉe la melodio STAR IN THE EAST (Walker).- HE rekomendas ankaŭ du aliajn melodiojn, pri kiuj mi ne disponas, nome Epiphany (Hopkins) kaj Spean. Se mi trovos ilin mi midie disponigos ilin.