KREDKONFESO
|
Verkis (angle) : John Henry (Kardinalo) NEWMAN,
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto: EH 96
Firme kredas mi kaj vere
Dio estas Triunuo.
Kaj la Filo, eĉ surtere,
Enkarniĝis en Jesuo.
Fidas mi kun plenespero
Al la kruca sav-deklaro,
Mortu per la Di-mistero
Ĉiu peka penso, faro.
Venas lumo, vivo, forto
Nur per graco de l' Sinjoro.
Ĉiopova, Sankta Vorto,
Lin mi amas kun fervoro.
Ankaŭ, Sanktan Eklezion
Mi respektas, pro Jesuo.
Ŝi instruos, ĝis en Cion
Li mem estos mia ĝuo.
Ho adoru, terloĝanto,
Kun anĝeloj ĉe l' zenito
Nun al Dio, la Kreanto,
Patro, Filo, kaj Spirito.
Melodio: STAFFORD
Komponis : Johann Georg Christian STÖRL, 18a jc.
Aranĝis Samuel Sebastian WESLEY, 19a jc.
MIDI SBK* 72