LAŬDO AL DIO |
Gloron al la Dia Patro
Glory be to God the Father
Verkis (angle) : Horatius BONAR
Esperantigis : Montagu Christie BUTLERFonto: HE 6
Gloron al la Dia Patro, al la Filo donu ni,
Kaj al Sankta la Spirito; tri personoj, unu Di'.
Gloron, gloron, gloron, gloron, per senfina laŭd-ari'.
Gloru lin, ĉar nin li amis, purigadis de malbon';
Per la propra sang' aĉetis, kronos per ĉiela kron'.
Gloron, gloron, gloron, gloron, al la sankta oferdon'.
Estro de la anĝelaro, Kapo de la eklezi',
Reĝo de la naciaro, de ĉiel' kaj tero Di':
Gloron, gloron, gloron, gloron, ĝojakore kantu ni.
Gloron, benon, kaj laŭdadon himnas la anĝela ĥor';
Honorado kaj potenco estu liaj kun ador':
Gloron, gloron, gloron, gloron ricevadu la Sinjor'.
Melodio: REGENT SQUARE
Komponis : Henry T. SMART, 1867
MIDI TCH