TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PACO

Gvidu de l' mort' al viv'
Monda Preĝo por Paco

Angle: World Peace Prayer
Lead us from death to life

Kaj li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. : Jesaja 2.4

Verkis (angle) : Satish KUMAR
surbaze de teksto el la hinduaj skriboj Upaniŝadoj
Esperantigis : ROS' Haruo, 2004

Fonto : RH

Gvidu de l' mort' al viv', de l' trompo al ver',
    malesper' al esper', de l' tim' al fid'.
El la malam' al am', milit' al ŝalom',
    ŝalom' en la kor', ŝalom' en la mond',
           ŝalom' en la univers'.

Melodio : WORLD PEACE PRAYER (Refreno)
Komponis : Marty HAUGEN, 1985
MIDI NCH*

Rim. : La anglalingva teksto debutis ĉe Vestminstra Abatejo en 1981, je la aniverso de la Hiroŝima atombombado. Tiu ĉi esperantigo debutis en 2004 ĉe Sidney (Kanado) okaze de la komuna kongreso de ELNA kaj KEA.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto