LAŬDO AL DIO

Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel'(o)

Praise the Lord, ye heavens adore Him

Originalo : ANONIMA, en "Foundling Hospital Collection", 1796,
Esperantigis : Clarence BICKNELL

Fonto : HE 7 (2 str.) (= Ad 472; kp AK 7 (4 str.))

  1. Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉielo!
    Ĝoje laŭdu lian gloron suno, luno, ĉiu stel'!
                        —————
    Laŭdu lin, ĉar li regadas, de la universo Reĝo,
    Kaj la mondoj obeadas al konstanta lia leĝ'.

  2. Laŭdu pri la gloro Dia! Ne pereos lia vorto;
    Venkos sanktularo lia; neniiĝos peko, mort'.
                        —————
    Estu lia pov' laŭdata de l' ĉiela anĝelaro;
    Lia nomo adorata de la tuta kreitar'.


Melodio: FABEN
Komponis : John Henry WILLCOX, 1849
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj :
(1) AUSTRIA
Komponis : Franz Joseph HAYDN, 1797 : MIDI TCH
(2) ST. OSWALD
Komponis : John Bacchus DYKES, 1857 : MIDI TCH
Rim.: St. Oswald nur duonstrofe longas, do oni kantas laŭ ĝi kvar strofojn, kiujn apartigas la strekoj "—————". Krom tio, la melodio instigas nin perfektigi la rimojn, eliziante la finajn vokalojn de la unuaj versoj. ŝajnas tamen al mi, ke tio fakte reliefigas la adasismon en la fina strofo. Tial mi preferas la melodiojn (ekz-e Faben) en metriko 8.8.8.7.D (St. Oswald estas en 8.7.8.7, kaj Austria kaj Hyfrydol estas en 8.7.8.7.D).
(3) HYFRYDOL
Komponis : Rowland Hugh PRICHARD, 1855 : MIDI TCH
(4) ARUNDEL
Komponis : John Bacchus DYKES : MIDI LCA*
Rim.: Same kiel St. Oswald, Arundel metrike estas en 8.7.8.7, do la himno kantiĝas kvar-strofe.
(5) REX GLORIAE
Komponis : Henry SMART : MIDI LCA*
(6) SURSUM VOCES
Komponis : H. Elliot BUTTON : MIDI CSH*
(7) DANIEL'S TUNE
Komponis : David N. JOHNSON : ( © H82 373 )

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto