ĜOJE LAŬDU DION |
Hodiaŭ ĝoju ĉies kor'
Rejoice today with one accord
Verkis (angle) : Henry Williams BAKER
Esperantigis : Montagu Christie BUTLERFonto : AK 16 = HE 18
Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto;
Laŭdata estu la Sinjor', de l' mondo la Savanto.
Montriĝas lia glor'
En ĉiu am-labor',
Li sola estas Di',
Kompatis li al ni;
Sanktuloj lin adoru.
Li el aflikto savis nin, aŭskultis nian krion;
Pri ĉio nur fidadu lin, kaj timos vi nenion.
Laŭtiĝu do la psalm'
De kora danka am',
Kaj kune kantu ni
En ĝoja laŭd' al li;
Konstante lin adoru.
Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto;
Laŭdata estu la Sinjor', de l' mondo la Savanto.
Montriĝas lia glor'
En ĉiu am-labor',
Li sola estas Di',
Kompatis li al ni;
Sanktuloj lin adoru.
Melodio : EIN' FESTE BURG
Komponis : Marteno LUTERO (Martin LUTHER), ĉ. 1529
MIDI TCH