|
DIO DE MISTERO
|
Ho Eternulo, Dio de mistero
Verkis (Esperante) : William John DOWNES, 1969
Fonto : AK 222 (= Ad 272)
Ho Eternulo, Dio de mistero,
- De ĉio ajn la nesondebla Font',
Al Vi ni levas korojn en adoro,
- Kreinto sola de la vasta mond',
Vi formis homojn laŭ la propra bildo
- Por paca viv' en familia rond'.
En peka malhonoro kaj memvolo
- Prapatroj niaj jesis al ribel',
Kaj sin surdigis al la Dia voĉo,
- Sin trompis sur Satana karusel'.
Demonaj fortoj regis sur la tero—
- Kaj ploris la anĝeloj en ĉiel'.
Ankoraŭ, malgraŭ puno kaj mizero,
- Kaj malgraŭ oft-spertata tragedi',
Ja malgraŭ la alveno de Jesuo
- Kun sava forto de l' evangeli',
Amase iras homoj al detruo.
- “ Ĝis kiam, ho Sinjor'? ” aŭdiĝas kri'.
Pri nia kulp', kaj tiu de l' kunhomoj,
- Ni pentas, kaj petegas por pardon',
Humile, kaj sopire, kun espero
- Okulojn levas ni al Via tron'.
Rigardu nin, la sklavojn de malsaĝo;
- Kompatu nin pro Via glora nom'.
Ho Eternulo, aŭdu nin pro Kristo,
- Leviĝu kun potenco, agu mem!
La homojn liberigu de ruino,
- Jam longe suferintan sub malben';
Starigu Vian regnon de la paco,
- Kaj faru niajn korojn Via hejm'.
Melodio : FINLANDIA
Komponis : Jean SIBELIUS, 1899
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto