TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HOMA FRATECO
UNUECO KAJ PACO

Hom-frato, amu kore fraton vian

O brother man, fold to thy heart thy brother

Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo : Efesanoj 5.1-2

Verkis (angle) : John Greenleaf WHITTIER, 1848
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 198 = Ad 595

  1. Hom-frato, amu kore fraton vian!
    Ĉar paco fontas el la kompatem'.
    Adori estas: ami fraton sian;
    Himnado, preĝ': rideto, bon-farem'.

  2. La religio, kiun Kristo konas,
    Al kor-rompitoj venas kun esper';
    Perditojn trovas; helpon ame donas
    Al orfoj kaj vidvinoj en mizer'.

  3. Sekvadu do al sankta la ekzemplo
    De Lia bon-farado kaj hom-am'.
    La mondo estos vasta Dia templo;
    La tuta vivo: ĝoja danko-psalm'.

  4. Milito mortos tiam de la tero,
    Katenoj krevos per la Dia grac'.
    Fortretos am' la fajron de kolero,
    Kaj tie plantos arbon de la pac'.

Melodio : LONDONDERRY AIR
(nomata ankaŭ : Derry Air kaj Londonderry)
Tradicia Irlanda Melodio
MIDI (fonto nekonata)
Iom pli rapida aranĝo : MIDI TCH

Alternativaj melodioj:
INTERCESSOR
Komponis : Charles Hubert Hastings PARRY, 1904 — MIDI TCH
WELWYN
Komponis : Alfred SCOTT-GATTY, 1900 — MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto