SANKTA BATALADO |
Angla originalo : Battle Hymn of the Republic
Alia Esperantigo : Mensokule vidis mi
Verkis (angle) : Julia Ward HOWE, 1861
Esperantigis: Ann E. BEATTY, 20a jc.
Fonto : DBR
Ho, mi vidis mem la gloron de l' venado de l' Sinjor':
Li elserĉas la pekulojn nun kun plej indigna kor';
Li malligos sian glavon en severa juĝa hor':
Marŝadas Lia ver'!
(post ĉiu strofo:)
Gloro, gloro, haleluja! Gloro, gloro, haleluja! Gloro, gloro, haleluja!
Marŝadas Lia ver'.
Jen mi vidis la Sinjoron en la fajroj de l' tendar';
En malseka ros' vespera, ĉiam staris la altar'.
Jes, mi legos la kondamnon per flagrantaj lampoj, ĉar
Marŝadas Lia ver'!
Jes, mi legis sanktan skribon en multvica armilar':
"Kiel vi al la pekuloj, faros mi al la homar'."
La Heroo, la Savanto, la serpenton venku ĉar
Marŝadas Lia ver'!
Li sonigis la trumpeton, vokon ne reprenos Li:
Ĉe la sankta juĝa seĝo provos korojn Li al ni;
Ho vigliĝu nun animo, jam respondu ĝoje mi:
Marŝadas Lia ver'!
Jen la sankta Virgulino naskis Kriston trans la mar',
Kun la gloro en la brusto, ke ŝanĝiĝu la homar'.
Kiel Li per mort' sanktigis, ni per viv' malligu, ĉar
Antauen marŝas Di'!
Melodio : JOHN BROWN'S BODY
Anonima usona tendumej-himna melodio, ĉ. 1850
MIDI TCH