JESUO KRISTO |
Verkis (en Esperanto) : William J. DOWNES, 1968
Fonto : Ad 434 (= AK 162)
Homoj de l' galilea land',
kian vizion vidis vi
kiam sur via sankta ter'
paŝis glorinda la Mesi'?
L'Estro de vivo kaj de mort'
venis al vi kun sava vort'.
"Gloron ne vidis ni ĉe Li
Ŝajnis Li ja mirinda hom'!
Ĉarmis Li nin per Sia grac',
vokis al Si en Dia nom'.
Daŭre dum vivo ĝis la mort',
regis Lin elĉiela fort'."
Mia Savanto, Estro, Reĝ',
min anstataŭis en dolor'.
Kiel anĝeloj en ĉiel',
tiel mi kantas kun ador':
Savis Li min de pek' kaj mort',
vivo eterna mia sort'!
Melodio : ST. CATHERINE
Komponis: Henri F. HEMY, 1865
(laŭ Ad, liniojn 5 & 6 komponis James G. WALLON)
MIDI TCH