TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL DIO

Homoj kaj infanoj tra l’ mondo

Men and children everywhere

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero ! : Psalmo 100.1

Verkis (angle) : John J. MOMENT
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001

Fonto : THC

  1. Homoj kaj infanoj tra l' mondo dolĉe himnu al
    La eterna Dio per laŭdaj voĉoj en aer'!
    Kantu kun anĝeloj, suno, lun' kaj steloj:
         Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!

  2. Benu Lin maten', vesper', fenomenoj de l' veter' —
    Ĉiel-arko signas pri Lia interlig' kun ni.
    Kie reĝas Dio, Amo regas ĉion:
         Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!

  3. Ŝtorm', diluvo, muĝa mar', senripoza rif-ondar',
    Maldormanta akvo-fal', kresto kaj krutega val',
    Kantu Lian gloron, laŭdu la Sinjoron:
         Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!

Melodio : MAOZ TSUR
Malnova Aŝkenaza Melodio
(la tradicia teksto, Maoz cur jŝuati, estas ĥanukaa himno)
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto