KRISTNASKO

Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi?

Originalo : Pasterze mili, cośćie widzieli

Tradicia Pola Karolo, 18a jc.
Esperantiginto nekonata : en Ni vivu laŭeble plej bele, 1985 ("Paŝtistoj karaj")
Reviziita en Adoru, 2001

Fonto : Ad 231

  1. Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi?
         Ni ekvidis infaneton,
         Jesu-Kriston, Di-Fileton,
    Jen naskiĝis Li. Jen naskiĝis Li.

  2. Ĉu palacon Li havis ĉirkaŭ Si?
         Estis stalo tre malriĉa
         kaj por bovoj nur sufiĉa.
    Jen palac' de Di'. Jen palac' de Di'.

  3. Kaj en kia lit' kuŝis Sinjorid'?
         Trog' per fojno plenigita
         kaj kap-tuko dismetita
    estis Lia lit', estis Lia lit'.

  4. Kiajn donojn vi portis por Mesi'?
         Ni dankeman donis koron,
         por ĝojigi Di-Sinjoron
    dum la vivo-pen', dum la vivo-pen'.

Melodio: PASTERZE MILI
Komponis : P. STUDZIŃSKI (16a jc.)
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto