PASIONO
|
Originalo : Salve, caput cruentatum
Germana pont-versio : O Haupt voll Blut und Wunden
Angla pont-versio : O Sacred Head, sore wounded
Anonima Latina Himno (atribuita al S-ta BERNARDO)
Germanigis : Paul GERHARDT, 1656
Angligis : James Waddell ALEXANDER, 1830
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER aŭ Diversaj
(AK kaj Ad atribuas la tradukon al Butler, sed
HE, kiun Butler redaktis, atribuas ĝin al "diversaj")Fonto : AK 60 (= HE 56, Ad 288)
Ho Sankta Kap', kronita per pika dorno-kron',
Sanganta kaj vundita, memvola ofer-don'!
Vin mokas soldataro, dum vivo fluas for,
Sed supre anĝelaro rigardas kun ador'.
Vin lasas ĉiu forto, paligas vin dolor',
Alproksimiĝas morto, rompiĝas via kor'.
Ho amo vere Dia! Vi mortas ja por mi!
La peko estis mia, la punon prenis vi!
Sen vortoj mia koro por taŭga dank-esprim'
Pri tiu mort-doloro, kompato ja sen lim'.
Mi restu via ĉiam, fidela ĝis la fin';
Neniam, ho neniam mi ĉesu ami vin!
En mia lasta horo, Savanto, montru vin,
Kaj ĉe la mort-angoro rapidu savi min:
La brakojn etenditajn en kruca malhonor'
Mi vidu malfermitajn por preni min al glor'!
Melodio : PASSION CHORALE
Komponis : Hans Leo HASSLER, 1601
MIDI TCH