KRUCUMO

Ho ve! ĉu sangis la Savant'

Originalo : Alas! and did my Saviour bleed?

Kun refreno, laŭ melodio HUDSON

... tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. : Johano 19.34

Verkis (angle) : Isaac WATTS, 1707
Esperantigis : ROS'' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Ho ve! ĉu sangis la Savant'?
    Ĉu mortis mia Di'?
    Ĉu li oferus kapon sanktan
    Pro pekema mi?

  2. Ĉu mortis li pro mia krim'?
    Ho granda am-deklar'!
    Kompat' mirinda, grac' sen lim',
    Kaj amo sen kompar'!

  3. Ja dece kovris sin la sun',
    Sin kaŝis ĝia bril':
    Por homaj pekoj per krucum'
    Kompensis Dia Fil'.

  4. Ruĝigus min pro hont' skrupulo
    Antaŭ lia kruc',
    Kaj kaŭrus mi dum ĉe l' okul'
    Fluegus larma ŝpruc'.

  5. Sed larmaj gutoj ne repagos
    Kiom ŝuldas mi:
    Jen, ho Sinjor', mi cedas min;
    Ne eblas fari pli!

Melodio: MARTYRDOM (AVON)
Skota popolkanto, ofte atrib. al Hugh Wilson, 1821
MIDI TCH

Alternativaj melodioj :
BALLERMA
Hispana melodio Komponis : François BARTHÉLÉMON : MIDI TCH
HUDSON
Vidu la version Ho ve! ĉu sangis la Savant'? (kun refreno)

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto