TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

INTERLIGO
DIA PROMESO

Jen la arko ĉiela

Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. : Genezo 9.13

Verkis (Esperante) : Albrecht KRONENBERGER, 2000

Fonto : Ad 492

  1. Jen la arko ĉiela post diluv'.
    Jen la beno de Dio post pereiga pluv'.

  2. Pluv' kaj sun' en la mondo, pez' kaj rav',
    En la homa animo loĝas pekem' kaj sav'.

  3. Dankon, Di', por la pluvo, por la sun'!
    Dankon por la suferoj sam-kiel por fortun'!

(Anglalingven tradukita : See there, high in the sky)

Melodio : OVER THE RAINBOW
Komponis : Harold ARLEN, © 1939
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto