MATENO |
Verkis (Esperante) : Albrecht KRONENBERGER, 1991
Fonto : Ad 127
Jen la hela, bela stelo de l' mateno
brilas super ĉiuj viaj peno kaj ĉagreno.
Dio vin eltiru el danĝero kaj sufero,
lume Li vin helpu el mizero, el infero.
Klare Dio volas gvidi vin surtere.
Vi nur devas sekvi Lin sincere kaj espere.
Ĉiam estas vojo el la plago de l' gulago.
Iam el la nokto floros ora, glora tago.
Ek, ni ĥore kore gloru la Sinjoron;
kantu kune ni al Li honoron kaj adoron,
por ke ni por ĉiam estu gastoj de l' festeno
vide de la hela, bela stelo de l' mateno.
Melodio : HELA BELA
Sveda popolmelodio
MIDI Ad*