|
FRATECO INTERNACIA
|
Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj
Verkis (angle) : (str. 1-2) Lloyd STONE, 1934
(str. 3) Georgia HARKNESS, ĉ. 1939
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 203
Rim.: = Ad 610, sed Ad indikas, ke
ĝi estas originale verkita de Butler
Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj,
- Ke venu paco al la tuta ter';
Jen mia hejmo, lando de la koro.
- Sanktejo mia, revo kaj esper'.
Sed same batas koroj alilande,
- Kun samaj revoj, amo al liber'.
Kaj tie same verdas trifolio;
- Ĉielo bluas kiel mara ond';
La sama suno lumas al pinarboj.
- Kaj oceano brilas en respond'.
Ho Eternulo, aŭdu mian preĝon,
- Kaj donu pacon al la tuta mond'.
Ĉiela Patro, venu via regno!
- Tra l' tuta tero regu via leĝ'.
En unueco ĉiuj vin servadu,
- Leviĝu Krist', la tuthomara Reĝ'!
Al vi mi donas min kun danka koro;
- “Fariĝu via vol'!” — Jen mia preĝ'.
Melodio : FINLANDIA
Komponis : Jean SIBELIUS, 1899
MIDI TCH
The ESPERANTO Online Hymnal
is affiliated with
Eldonejo Cigneto