KRISTNASKO |
Tradicia franca karolo, 19a jc.
Esperantigis : Roger BERNARD
Fonto : Ad 222
Jen naskiĝis la Di-infan'.
Festa ĉi tago sur nia tero!
Jen naskiĝis la Di-infan'.
Ĉiuj kantu Lin kun elan'.
Atendita jen la Savant',
por ni ĉiuj jen la espero.
Atendita jen la Savant',
jen la lumo por ni, Vivant'!
Jen naskiĝis la Di-infan'.
Festa ĉi tago sur nia tero!
Jen naskiĝis la Di-infan'.
Ĉiuj kantu Lin kun elan'.
De la trogo ĝis ligno-kruc',
tre profunda la Di-mistero!
De la trogo ĝis ligno-kruc',
jen de Dio la amo-flus'.
Jen naskiĝis la Di-infan'.
Festa ĉi tago sur nia tero!
Jen naskiĝis la Di-infan'.
Ĉiuj kantu Lin kun elan'.
Li revenu ĉe l' lasta hor',
nin konduki al Di-tenero.
Li revenu ĉe l' lasta hor',
regu Li en eterna glor'.
Jen naskiĝis la Di-infan'.
Festa ĉi tago sur nia tero!
Jen naskiĝis la Di-infan'.
Ĉiuj kantu Lin kun elan'.
Melodio : IL EST NÉ
Anonima franca karolo, 19a jc.
MIDI LBR