Je Pentekost' alvenis, jam frue en maten'
Originalo : On Pentecost They Gathered
Verkis (angle) : Jane Parker HUBER, 1981
originalo © 1981 Jane Parker Huber
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
-
Je Pentekost' alvenis, jam frue en maten'
Jesua disĉiplaro por preĝi en kunven'.
Jen granda vent' avancis, preskaŭa uragan',
Kaj fajraj langoj dancis sur ĉiu Jesuan'.
-
La homoj ĉirkaŭ ili miregis pro ekaŭd'
En ĉies propra lingvo: "Al Kristo estu laŭd'!"
Mesaĝ' al tuta tero pri ĝojo preter lim':
Ke Kristo resurektis kaj venkis kontraŭ tim'.
-
Spiriton Dio verŝas sur ĉiun, kies vol'
Ja estas lin ekkredi, Spiriton de konsol',
Ja vivon kaj potencon alportas la Spirit',
Kaj l' Eklezi' komencon rehavas je l' vizit'.
-
Spirito, antaŭ longe sendita el Ĉiel',
Kredigu nin denove kun forto kaj fidel',
Ebligu ke ni aŭdu, elokventigu nin,
Ke Dion homoj laŭdu eterne kaj sen fin'.
Melodio : MUNICH
Gesangbuch, Meiningen, 1693, ar. Felix MENDELSSOHN, 1847
MIDI TCH

estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto