PASIONO
|
Alia traduko : Jesu amata, kiel Vi ofendis? (el AK)
Verkis (germane) : Johann HEERMANN, 1630
Angligis : Robert BRIDGES, 1899
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1991 (str. 2-3)
kaj Kloster Kirchberg, 1997 (str. 1,4)Fonto : Ad 286
Jesu amata! kion do Vi krimis,
ke la juĝisto puni Vin ne timis?
Pro kiu kulpo devis Vi suferi,
batojn toleri?Oni Vin skurĝas, oni Vin turmentas.
Oni kun dorna krono Vin prezentas.
Oni Vin murdas, tamen Vi nek plendas
nek Vin defendas.Kial Vin premas tiaj doloregoj?
Aĥ, ilin kaŭzis ankaŭ miaj pekoj.
Kore, Sinjoro, kulpa min mi sentas.
Dio, mi pentas.Punon mirigan prenas la paŝtisto;
por Siaj ŝafoj kruce mortas Kristo.
Kvazaŭ ŝuldanto la Senkulpa agas:
ŝuldojn Li pagas.Melodio : HERZLIEBSTER JESU
Komponis : Johann CRÜGER, 1640
(laŭ AK, prilaborante komponaĵon de Loys BOURGEOIS
laŭ Ad, prilaborante komponaĵon de Guillaume FRANC)
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto