TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL DIO

Kantadas mia buŝ' al Vi

Ich singe dir mit Herz und Mund

Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. : Psalmo 103.1

Verkis (germane) : Paul GERHARDT, 1653/1666
Esperantigis : Richard HOPPE kaj Adolf BURKHARDT

Fonto: AK 11

  1. Kantadas mia buŝ' al Vi,

    Ho ĝoj' de mia kor',

    Kaj sur la ter' proklamas pri
    L' bonaĵoj de l' Sinjor'.

  2. Mi scias, ke l' eterna font'
    De ĉiu graco vi,

    El kiu fluas por la mond'
    La beno pli kaj pli.

  3. De kiu venas la ĉiel'
    En alta grandioz'?

    De kiu por la kampa bel'
    La pluvo kaj la ros'?

  4. Kaj kiu ŝirmas nin en frost'
    Kaj kontraŭ la tempest'?

    Pro kiu kreskas fruktoj, most'
    Kaj vino por la fest'?

  5. De kie venas vivo-san'
    Al ni kaj al la plant'?

    Kaj kiu tenas en la man'
    La pacon por la land'?

  6. Ho, mia Dio, estas vi,
    De kiu ĉiu fort'.

    Vi estas ŝirmogard' por ni
    Kaj staras ĉe la pord'.

  7. Vi nombras larmojn de kristan'
    Kaj kio premas lin.

    Vi vidas larmon de infan'
    Kaj tuj sekigas ĝin.

  8. Ek, ĝoje kantu, mia kor',
    Kaj kuraĝiĝu, hom'!

    De Dio venas ĉiu flor',
    La bon' en via dom'.

  9. Do, lasu lin nun agi plu
    Kaj ne kontraŭu lin!

    La paco estos via ĝu',
    Eterne gardos vin.

Melodio: NUN DANKET ALL UND BRINGET EHR
Komponis : Johann CRÜGER, 1647
MIDI AK* | MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto