LAŬDO AL DIO

Kiel bone estas, glori Vin, Sinjor’

Mely igen jó az úr Istent dicsérni

“Bone estas glori la Eternulon
Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo ...”
Psalmo 92.1

Verkis (hungare) : Mihály SZTÁRAI († 1575), surbaze de la 92a Psalmo
Esperantigis : Eva FÁRKÁS kaj Adolf BURKHARDT

Fonto: AK 5

  1. Kiel bone estas, glori Vin, Sinjor’,
    Plej-Altul’, kaj laŭdi nun en ĝoj-ador’
    Vian sankta nomon per jubila kant’,
    Kaj proklami vaste ĝin en ĉiu land’;

  2. Kompatemon Vian jam en frumaten’
    Diskonigi; pensi eĉ post not-alven’
    Pri justeco Via. Harp’ kaj violon’
    Vin honoru, ĉia instrumenta son’!

  3. Observante, ke fariĝas Via vol’,
    Mi pleniĝas de mirinda grac-konsol’.
    Mi prikantos ĝoje, kion Via man’,
    Ho Kreinto, faras laŭ eterna plan’.

  4. Kiel palmoj verdas ĉiuj, kiuj sin
    Al Vi kroĉas kun fidanta kor-inklin’.
    Kiel cedroj sur la alta Lebanon’
    La piuloj staras ĉe la Dia tron’.

  5. Antaŭ ĉiuj homoj nun rakontu ni,
    Kiel justa estas nia granda Di’.
    Li neniam trompis. — Kiuj fidas nur
    Tiun rokon, ĉiam vivas en sekur’.

Melodio: PSALMO 92
Hungara Popolmelodio, 16a jc.
MIDI AK*

Oh How Good It Is to Glorify Thee, Lord
(Angligo El Esperanto)


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de Liland Brajant Ros'