APOGO DE DIO |
Pli nova versio : Fundamenton firmegan
Originalo : How Firm a Foundation
Verkis (angle) : "K", cetere anonima kontribuinto, en
Selection of Hymns de John RIPPON, 1787
Esperantigis : ROS' Haruo, 1997
Fonto : HK
Kiom firman subtenon, kredanta popol',
Jen por vi jam establis la Dia Parol'!
Ĉi tion dirinte, ĉu diru Li plu
Nun al vi, rifuĝintaj al Kristo Jesu'?
"Ho ne timu, nek tremu, mi estas kun vi:
Via Dio mi restas, vin plu helpos mi,
Vin prenos, subtenos per mano de fort',
Kaj fortike starigos vin laŭ mia Vort'.
"Kiam mi vin irigos tra mara profund',
Vin ja ne superŝutos amara inund',
Ĉar mi akompanos vin. Ŝanĝos mi, jen,
Viajn akrajn afliktojn al bono kaj ben'.
"Kiam pasos la vojo tra testoj per flam',
Mi ekipos vin plene per graco kaj am'.
La fajr' vin ne vundos : mi celas ĝin por
Vian rubon bruligi, ke restu nur or'.
"La animon fuĝintan al Kristo Jesu'
Nepre ĉiam, ja ĉiam konservos mi plu.
Ĝin malgraŭ klopodoj de l' tuta infer'
Mi neniam, neniam forlasos en ver'!"
Melodio : FOUNDATION
alternativa nomo en la formnota tradicio : Bellevue
Anonima usona melodio,
kredeble unuafoje presita en
Genuine Church Music de Funk, 1832
MIDI TCH
Iom pli popolkanta aranĝo : MIDI LBR
Alternativaj melodioj: