SINDEDIĈO
|
Kiu al la Reĝo nun aligos sin?
(Alia Esperanta Traduko, de Gentle)
Verkis (angle) Frances Ridley HAVERGAL, 1877
Esperantigis : J. A. BALSHAW (pri kiu mankas informoj)Fonto : HE 151 = AK 202
Kiu partiano estas de la Reĝ'?
Mondon obeigos al la Dia leĝ'?
Kontraŭ malamikoj en batala hor',
Kiu partiano estos de l Sinjor'?
Ĝoje ni varbiĝis — kiu iros for? —
Viaj partianoj estas ni, Sinjor'.
Kristo nin aĉetis — liaj estas ni —
Per la vivosango, kiun verŝis li.
Ĉiun li benadas sur la tuta ter':
Marŝu ni volonte, ĝojaj en liber'.
Ĝoje ni varbiĝis — kiu iros for? —
Viaj partianoj estas ni, Sinjor'.
Granda la konflikto, forta malamik';
Sed nin ne ŝancelos ĉiu artifik'.
De la vero estas certa la progres';
Nepre ni antaŭen marŝos al sukces'.
Ĝoje ni varbiĝis — kiu iros for? —
Viaj partianoj estas ni, Sinjor'.
Ni soldatoj estas en fremdula land',
Estu ni fidelaj, iru laŭ komand'.
Ne malvarmiĝante en la reĝa serv',
Estu ni lojalaj, viglu en observ'.
Ĝoje ni varbiĝis — kiu iros for? —
Viaj partianoj estas ni, Sinjor'!
Melodio: ARMAGEDDON
Aranĝis : John GOSS, 1872
el komponaĵo de C. Luise REICHARDT, 1853
MIDI TCH